domingo, 9 de outubro de 2011

Romântico/Romantikulo

Romântico...

Verkis Dokito

Lendo Poemas que escrevi, um dia,.

Senti, no peito, que a emoção me invade...

E, num plano de estrita fantasia,

Fui chorar e curtir minha saudade...

É que o riso irônico que irradia

Nos lábios e no olhar da mocidade,

Pareceu-me de escárnio e zombaria

A um Poeta romântico nesta idade!...

Corri, depressa para ver o espelho....

E vejo idade e tempo, que se movem:

Quero dar-lhes, porem, o meu conselho:

Cabelo branco e rugas me comovem

Nunca pensem: que sou um jovem velho,

Mas não se esqueçam que sou um velho jovem!...

Romantikulo...

Tradukis Dokito 8/10/2011

Legante poemaron kiun mi,

Verkadis iam, sentas mi invadon

De la nekontrolebla emoci’,

Pro kio ploras mi, sentas saudadon!...

Oni ridas pri mi kun ironi’

Mi perceptas de moko l’ altan gradon!...

Kaj tiú rev’ de pura fantazi’

Ne plu ornamu versojn kaj kantadon!...

Mi tuj rapidis al lá murspegulo

Por vidi la agadon de la agxo

Sur mian korpon ankau la vizagxon!...

Kaj kion mi konstatas?..Blankharulon,

Kanoplenan Poeton, kun kuragxo:

Proklami ke li sentas amobrulon!...

terça-feira, 28 de junho de 2011

Historio de Soneto/Historia de um Soneto

Historio de Soneto...

De longa tempo , restas en forgeso,

Mia povreta liro forlasita...

Mi volis veki ĝin kun intereso,

Je tiú dormo ŝajne infinita,

Sed ĝi respondis min kun voĉ’ incita:

“Vi trokuraĝas, nun, per ĉi agreso,

Se via primavero Jam forglitas,

Kaj via aŭtuna aĝo... en progreso!

Sentante en la animo ardan piron,

Petegis mi fervore:”Dolĉa liro,

Momenton nur!...aŭskultu mian peton!...”

Kaj ĝi nur ĝemis, ĝemis kun doloro,

Ĝia ĝemado tuŝis mian koron…

Mi kaptis ĝin kaj faris ĉi-soneton!...”

Nova versio en portugala kaj Esperanto de antikva soneto, kiun mi aŭtoris antaŭ ĉirkaŭ 30 jaroj.

Muritiba, la 21an de Junio, 2011

História de um Soneto

Há muito tempo jaz silenciosa/ a minha pobre lira em abandono...

Quis, hoje, despertá-la desse sono,/desse rorpor feliz em que ela goza.

Respondeu-me, porém, triste e saudosa:/”Para que ousas macular meu trono...,/

Quando já se aproxima o teu outono,/ e a primavera já se foi, ditosa”?

Sentindo dentro da alma ardente pira,/roguei-lhe com fervor :” Ó doce lira,

Por um momento, só, eu te prometo”

E a pobrezinha, ouvindo o meu pedido,/ deixa escapar das cordas um gemido:

Capturei-o e fiz este Soneto!...

Muritiba, 21 de junho de 201

Dokito Borges1

quinta-feira, 21 de abril de 2011

O Novo Canto/ La Nova Kanto

O NOVO CANTO

Original de Dokito

Vamos elaborar o novo canto,

Com base na doçura do teu beijo...

Que possa recobrir-se do teu manto

E Possa refletir o meu desejo.

Meu desejo que é puro e belo e santo!

Vamos vivificar a flor do lírio,

Que murcha nesta imensa solidão,

Acabando de vez este martírio,

Que me aflige e confrange -me o coração,

Requeimado nas chamas do teu círio...

Vamos elaborar um novo canto,

Repleto de beleza e de esplendor...

Que fale não somente do Esperanto,

Mas possa refletir o nosso amor,

O nosso amor que é puro e belo e santo!...

Muritiba,21/3/2010 – Dokito

La Nova Kanto

Ni eklaboru tuj pri nova kanto,

bazita jê ĉi via dolĉa kiso...

Kun protekto de via varma ganto

kaj subskribante nian kompromison,

Ĝi estas já tre pura, bela sankta.

Ni ekvivigu floron de lilio,

velkanta en la solulec´ amara;

Ni petu ĉiam al la sankta Dio

ke Li ĉesigu malfeliĉon, Kara,

Kaj donu la bonsorton tuj al ni!...

Ni eklaboru nun pri nova kanto,

Plenplena de beleco kaj splendoro...

Ĝia temo NE sole Esperanto,

sed ankaŭ pri la temo Amofloro,

Pri nia amo pura , bela, sankta!...

Muritiba, 21/04/2011
Verkis kaj tradukis- Dokito

segunda-feira, 14 de fevereiro de 2011

Aos 85 Anos/Je la 85a Jaraĝo

Mesmo que bata a porta e feche o trinco,

Depois de batalhar por muitos anos,

E eu vá plantar batatas noutros planos,

Lutando como sempre, pois não brinco.

Vejo chegar, enfim, oitenta e cinco,

Para vencer na terra os desenganos,

E mesmo cometendo alguns enganos

Terei que combater com muito afinco.

Bendito seja o que semeia flores,

Iluminando o Céu de um novo Dia,

E que possa encantar os seus amores,

Que saiba conquistar com o seu sorriso,

Num gesto de bondade e simpatia,

As veredas de Luz do Paraíso!...

Jê la 85ª Jaraĝo...

Fermiĝu tuj la pord´ekbatu sin,

Post forta laborado plej multjara

Lagrundon por semado mi preparas,

Dum kiu mi NE ludas pri l’ Destin’....

Atingi mi sukcesas okdek kvin,

Post venko de kruela sort’ amara

Kaj eĉ se mi praktikis íon eraran,

En aliaj planedoj de l’ Senfin’...

Benata estu kiu semas florojn.

Elradiante novan ĉieltagon,

Kaj luktas por ĉesigo de l’ Doloroj...

Li scias per la ĝoja rida brizo,

Jê gesto simpatia de bonago,

La padojn al la lum’ de l’ Paradizo!...

Muritiba, la 14an de Februaro, 2011-02-14

Dokito

terça-feira, 8 de fevereiro de 2011

Madrugadas de Amor/Ama Frumateno

Madrugadas de Amor.../Ama Frumateno...

el mia libro “Pluraj Vibroj/ Vibrações Plurais”

Viver o amor em plena madrugada,

Quando a noite se vai silenciosa...

A abóbada celeste estrelejada,

Brisa espalhando a névoa vaporosa,,,

Sentir arfante o peito à doce amada,

Com a maciez de pétalas de rosa!...

E enquanto o vento sopra uma lufada,

Proclamas teu amor em verso e prosa!...

Vem, após, um langor entorpecente,

Aquela sensação tão diferente,

Que te conduz aos paramos da Paz...

Depois...as noites de silêncio enorme...

O tempo vai passando,,. o mundo dorme...

E as novas madrugadas, que terás!...

Nova versão, modificada por Dokito, em 16/5/2010

Frumatenoj de Amo.

Amon vivi en plena frumateno,

Dum Jam trapasas nokto de silento...

Ĉiela volbo, en ĉi lumfesteno,

brilas stelare, dum blovetas vento..

De l´ dolĉa amatino - jen la sento:

Batanta kor´, parfumo de verbeno

Kaj rozpetala tuŝo, kun sereno,

Estas ŝia kontakt’ en ĉi momento...

Kaj poste venas dormo kun langvoro,

Liberas la animo, flugas koro,

Pensante ĉi momentojn de plezuro...

Poste la noktoj de silent’ enormas,

La tempo pasas kaj la mondo dormas...

Ĉu ni ilin ekhavos en futuro?!...

quarta-feira, 19 de agosto de 2009

Tempo, Idade e Morte/Temp, Aĝo kaj Morto


La tempo pasas…l` aĝo nun alvenas…
Mi tiam sentas min ne plu infano!...
Senkora maljuneco min malbenas,
Kaj mi ne povas sekvi laŭ La plano!...
Kaj sian lancon Morto Jam ĝin tenas
Por atingi l´ oldulon kun malsano.
Kiel pruvo de Amo, mi komprenas:
Por danci ŝi min prenas per La mano!...
El La monto de l´ vivo, en descendo,
Kun forta resopiro el La koro
Sen sambo, kaj sen danco kaj sen plendo...
Kio ekestos poste ? ĉu alsendo
De nova matenruĝ´el roz´ kaj oro,
Aŭ La tenebra nokto laŭ legendo?
O tempo passa...a idade vai chegando...
eu sinto, então, que não sou mais criança...
que a velhice impiedosa avança,
não posso prosseguir num fogo brando...
E a morte já prepara a sua lança
Para alcançar o velho caducando,
E fico como um louco: estou amando,
Pois Telma me acompanha nessa dança...
A ladeira da vida já descamba...
A contagem regressiva então, começa,
E fico sem poder entrar no samba...
O que virá depois? Não sei ainda!...
Se escuridão da noite negra e espessa,
Ou o rosicler de nova aurora linda!

quinta-feira, 4 de junho de 2009

Tezeo- la Heroo/ Theseu - o Herói;;;


En la malluma , longa labirinto
kien sin metis la hero´de l´fablo,
kiu per lerta kaj sukcesa sprinto
la minotaŭron venkis kun kapablo...
de tiu fablo, jen mi, admirinto,
kiam infane legis ĝin ĉe tablo...
kaj mi imagis min l´ aventurinto,
dum ĉe la korto kuris sur la sablo
ĉi historion legis mi ĝis fino,
kiam , knabo, sen ploro, kaj sen veo,
kaj kvazaŭ pro kapricoj, la Destino
kaŝas al mi sekreton de l´ pasinto:
antaŭe , enkarniĝis mi - Tezeo,
Tezeo - la Hero´de l´ labirinto!...