quinta-feira, 4 de junho de 2009

Tezeo- la Heroo/ Theseu - o Herói;;;


En la malluma , longa labirinto
kien sin metis la hero´de l´fablo,
kiu per lerta kaj sukcesa sprinto
la minotaŭron venkis kun kapablo...
de tiu fablo, jen mi, admirinto,
kiam infane legis ĝin ĉe tablo...
kaj mi imagis min l´ aventurinto,
dum ĉe la korto kuris sur la sablo
ĉi historion legis mi ĝis fino,
kiam , knabo, sen ploro, kaj sen veo,
kaj kvazaŭ pro kapricoj, la Destino
kaŝas al mi sekreton de l´ pasinto:
antaŭe , enkarniĝis mi - Tezeo,
Tezeo - la Hero´de l´ labirinto!...

Nenhum comentário: