terça-feira, 17 de fevereiro de 2009

Kruela Tempo/Tempo Cruel

En tiu longa tempo de vivado,
Mi, vere, sentas mankon de kareso...
Virinoj jam sennombraj, en forgeso,
Aliajn mi memoras kun saŭdado...

Ili estis simbolo de Amikeco,
Vivantaj dum la ama serenado,
Kaj ilin mi celebris per kantado,
en kiu mi parolis pri soleco.

Kie sin trovas nun la belulinoj?
Tiuj kiujn mi konis tiam, junaj,
Sed nun jam fariĝas oldulinoj?

Ĉu blankaj, nigraj aŭ ĉu brunaj,
Ĉiu el ili havis la destinon,
Al ĉiuj rezervita ĉe la fino!...

Tradukis Dokito
21/05/2006

Nenhum comentário: