Tradukis Dokito en 1996
Ne estus la dolor´en mia brusto,
Kaj seniluziiĝoj de l´animo,
Vivadus mi trankvila kun bongusto,
El Poezi´ĝuante kaj el rimo...
Sed tristas suferadi pro maljusto,
Tagnokte petegante al Senlimo,
Ke Li protektu nin kontraŭ la krimo,
Tortur´kaj fera lito de Prokusto...
Kial en mondo trista sencelulo,
Suferas mi kaj kvazaŭ perfidulo,
Ĉu mi, de patro filo forgesita?...
Kial mi ŝipas mare, sen gvidulo,
En la furoraj ondoj envolvita?
Dio, kion rezervas la futuro?!...
Nenhum comentário:
Postar um comentário