quarta-feira, 21 de janeiro de 2009

Ĉio Parolas...

Jes, Sinjoro, ĉio parolas!...
Parolas la vento, blovante
sur la palmojn kaj foliojn de la arbaro...
Parolas la akvo susurante
sur la ŝtonojn de la Rivero.
Parolas la ondoj kaj ondegoj
de la giganta oceano...
Parolas la birdoj kantantaj,
inter folioj kaj floroj de l´ kamparo!..
Parolas la koro batanta
en la brusto de l´ geamantoj...
Parolas la trembrilaj steloj
sur la nigra fundode l´ firmamento!...
Parolas la Tero,
Parolas la ĉielo,
ĉio parolas en la senfina universo.
Ankaŭ mi volas paroli...
en la lingvo de mia lando,
por esti bone komprenata,
de miaj karaj samlandanoj..
Sed mi volas paroli
en la internacia lingvo Esperanto
Mi volas paroli, ankaŭ,
paroli amike kaj frate,
Egalrajte kun ĉiuj,
sentistinge de la rasoj,
kredoj aŭ nacioj...Mi volas paroli
al la homoj de l´ tuta mondo.

Nenhum comentário: