quarta-feira, 21 de janeiro de 2009

La Vivo...

Al mi la Vivo bone sin proponas,
tion mi diras klare kaj sincere...
Mi sendankemus, se mi neus, vere,
kaj sendankulojn, Vivo ne pardonas.

Se kelkafoje la doloro spronas,
kaj sen feliĉo ploras mi, sufere,
mi tamen kredas nur, ke ĝi leĝere,
forpasos fine kaj denove bonas.

Ĉar la feliĉo estas nur momento,
rapide flugas pli ol fluga vento,
kaj kiel fluga vento ĝi resonas!...

Sed kontemplante brilan la stelaron,
sentime, mi tondrigas ĉi deklaron:
"POR MI LA VIVO VERE TUTE BONAS!..."

Nenhum comentário: