domingo, 26 de outubro de 2008

Estu Bonvenaj al Miablogo !...

Estu bonvenaj al Miablogo!...

En Esperanto kaj Portugallingve, ni povas komunikigxi ne nur kun Brazilo, sed kun la tuta mondo, portante al cxiuj niaj estimataj gelegantoj niajn poemojn kun Mesagxo de espero, fido kaj optimismo,transdonante al ili niajn vibrojn kaj bondezirojn al cxiuj tiuj kiuj volas ilin koni, disvastigante tiamaniere, la poemojn de Dokito, multaj el ili ankorau nekonataj lau cxi-tiu blogsistemo.


Mi intencas prezenti al Vi, karaj geamikoj,kelkajn el la poemoj pli legindajn, inkluzivigitaj en mian etan volumon titolitan " Pluraj Vibroj" - "Vibrações Plurais" en Portugala lingvo kiuj poemoj ne estis suficxe diskonigitaj, sed kiuj, lausxajne,placxis al multaj, ilin legintaj.


Mi petas, do, al vi la permeson komenci per "La sxanco Perdita" "A chance Perdida" kreita, originale en Portugala Lingvo kaj poste tradukita Esperanten. Gxi rakontas pri iu, kiu, en la junagxo, vivis unu el tiuj dramoj de timideco, kiu igis lin perdi la sxancon ami, kisi la amatinon, timante ke iu subite aperu kaj flagru lin gxuste dum tiu arda kiso de pasiplena galantulo

Nenhum comentário: