terça-feira, 28 de outubro de 2008

Iluzio kaj Saudado


Mi revis kun vi resti porcxiame,
Gxuante mildan pacon de l´kareso
Pensante nur pri vi - ridetis ame,
Gxis kiam min mi vidis en soleco.



Ho mankis sur la vojo sunheleco,
Dum tempo pasis lante kaj senflame,
La noktávancas firme kun promeso,
Ke nova tago rebrilegos same!...



Tioma tempo foririnta poste,
Mi sentas jam ke vivo mia froste,
Suferas de maljuno pro invado...



Montrigxis vana la klopodo, Dio,
Dormigis min protekto de iluzio,
Vekigxis mi en brakoj de Saudado!...

Nenhum comentário: