sexta-feira, 31 de outubro de 2008

La Granda Leĝo


"Naskiĝi, renaskiĝi sur la Tero,
en konstanta serĉado de l´perfekto,"
jen estas ho Amikoj, leĝefekto,
kaj de l´Dia Kreado la Mistero...



Ĉar kono akirita estas ero,
kaj virto - evoluo kaj protekto
de l´spirit´eterna kaj konekto
al novaj planoj en Senfinetero!...



Malgraŭ ke mi pasinton ne memoras,
en la nuntempo, mi, rikolte ploras,
pro la semado en pasinta dramo;

Sed povas mi Feliĉon ja konkeri,
se regos min boneco sur la Ter´,
anstataŭ l´egoismo - granda amo!...

Nenhum comentário: