domingo, 26 de outubro de 2008

Historio de Soneto.

De longa tempo kusxas en silento
Mia povra Liuto forlasita...
Mi volis veki gxin el farniento,
El tiu longa dormo senprofita.



Sed gxi respondis kun la vocx´incita:
"Ho, kial vi kuragxas en kontento,
Makuli mian tronon? Jam finita
Juneco via - gxin forportis vento!...



Sentante en la brust´ ardantan torcxon,
Mi petis kun fervor´: "Liuta dolcxo,
Momenton nur!...Jen estas mia peto!..."



Kaj la Liut´audinte mian diron,
Eligis flaman gxemon kaj sopiron...
El la sonaro sxprucis jen soneto!...

Nenhum comentário: