quarta-feira, 29 de outubro de 2008

La Stranga Pilgrimulo.

'De kie vi venas, ho laca pilgrimulo?'


'Mi venas el fora lando!...
Mi portas, surpiede,
polverojn el cxiuj kontinentoj,
en mia brusto,la ombrojn de cxiuj doloroj,
la galon de cxiuj malesperoj,
la torturon de cxiuj duboj!..."


"Kion vi sercxas tie cxi?"


Mi volas trovi la vorton perditan,
la cxeneron interrompitan,
la amon sinoferitan!"


"Kio, do, vi estas? cxu dio? cxu homo?"

"mi estas filozofo kaj poeto!...
Mi sercxas en la kosma harmonio,
la solvon por la tuta problemaro.
En la legxoj regantaj la Naturon,
vivonormon por la homaro!..."


"Pilgrimulo,vi povas preterpasi!...
ne estante vi negoculo,
avida je tuja profito,al ordinaraj interesoj,
ne estante vi, politikulo,
kun falsa demagogio,por trompi la homamasojn,
Pilgrimulo,vi povas preterpasi!
Vi eraris pri la vojo,
cxar tiu cxi, ne estas loko por vi..."

Nenhum comentário: