Mi songxis, ke mi flugis tra l´arbaro,
per vojo kondukanta al rivero...
rivero vere vasta kvazau maro,
plenplena de beleco kaj mistero...
Mi vidis, tiam, ke la irantaro
marsxadis kun piedoj sur la tero...
penante pro la grunda kontraustaro,
gxemante pro la pezo kaj sufero.
Kaj mi demandis ilin:"Kial vi
ne flugas kiel mi? Cxu vi ne povas?!...
Cxu flugi estas, ja, privilegi´?"
Sed ili ne respondis kaj sin movas
indiferente cxu forflugas mi...
Anstatau birdi, la plejmulto bovas!...
Nenhum comentário:
Postar um comentário