quinta-feira, 27 de novembro de 2008

Felicxulo


Multnombraj homoj dubas kiam mi
Proklamas ke la vivo estas bona...
Kaj tion faras per parol´ belsona,
Kvazau gxi estus rev´au famtazi´.



Ili ecx koleretas, ironi´,
Per kio mi, senhava kaj senmona,
Rigardas al la mondo multpropona,
Por kanti, danci, ridi,cxiam pli!...



Kaj tiam ili krias kaj protestas,
"Se vivo sin prezentas ja, kruela,
Al cxiuj, kial via dolcxa estas?

Kaj mi respondas firme kun rideto:
"La vivo estas ricxa, bona, bela,
Estante esperantisto kaj poeto!..."

Nenhum comentário: