domingo, 2 de novembro de 2008

La Saporo de la Fido.


Por ke plezuron sentu ni en menso,
kaj bonguston de fido ni kultivu,
necesas nur ke ni trankvile vivu,
kaj pacon havu en la konscienco.



Ke regu nin konstante pacienco,
en mondo de konfliktoj ni aktivu...
ke neniam de l´vojo ni fordrivu
pri kredo al la Dia Providenco.



Kiam doloro venos kun rapido,
konsolon havu ni el vera fido,
sekvante kun seren´al nia celo.



Dum arda pregx`Angxeloj kun celebroj,
povas nin helpi, el mondoj de tenebroj,
Supren altigxi al lumo de l´Cxielo.

Nenhum comentário: