quinta-feira, 6 de novembro de 2008

La Plena Vero


Cxu vi ne kredas ke ekzistas mondo,
Al kiu ni transiros kun libero,
Kun vivo tre simila al la Tero,
Kun rondo tre simila al nia rondo?...



Cxu gxi ne estus vere, la respondo
Al la demand´eterna pri la vero´
Plenplena ja de lumo kaj espero
´kaj de la Amo la plej dolcxa ondo?...



Kiu povas aserti ke li scias
Pri la okazintajxoj de l´estonto
Pri la misteroj sur la alta Monto?



Nia konado jen pri gxi nenias,
Malgrau progres´ enorma de l´´ scienco,
Atendu kune ni kun pacienco!...

Nenhum comentário: