sábado, 1 de novembro de 2008

La Rozo kaj la Kolibro.


Rugxa Roz´ankorau burgxona,
majeste impona,
elburgxonigis sin en plena somero,
dum la reverbero
de l´suno matena.


Jen aperis bunte kolora Kolibro,
en konstanta vibro,
sxvebanta sur sxin,
kaj diranta:
"Ho, Flor´,
Suverena Regxino de l´gxardenoj,
ornamo de la vivo,
simbolo de la Amo!...
Mi min klinas antau vin,
kiel fidela vasalo,
saltinta de sia cxevalo,
kaj kurbigxinta al sia Regxin´,
plena de ardo,
kaj korinklin´...
Lasu min, do,
surmeti mian bekon
internen de via sino
kaj sorbi gxin-
la preciozan nektaron,
kiun mi tiom adoras!...


Sed la rozregxin´,
de sia brancxotrono,
per rozodorsono,
respondis al li:
"Forigu vin de mi!...Via kiso,
penetrema kaj vibrema,
vere plezurigas min,
sed ankau min suferigas tro!...
Kaj montris minace
la akrajn dornegojn,
armilpagxiojn fidelajn,
pretaj defendi sxin!...
Sed la Kolibro,
en konstanta vibro,
insistadis pri sia peto:
"Ho, Rozeto,
mi tute ne fugxas,
je via dolcxa sinodoro,
je la velura softo de viaj petaloj,
je la bongusto de via nektaro!...
Vi estas mia amofloro,
la cxarma Rozeto de mia koro!...


Kaj li ekpenetris sian bekon,
sian longan pintobekon,
en la rugxan sinon de la Rozo.


Kaj kvankam Kupído benis,
la kompatinda Rozeto...
svenis!...

Nenhum comentário: