Mi bone scias ke mi,
iam nepre mortos!...
Mi bone scias ke la Morto,
pri kiu mi timas,
jam rondiras apude,
kaj per rido malica kaj mokema,
longegaj kaj magraj fingroj
de monstra alimondano,
jam fingromontras min, dirante,
per rauka, terura vocxo:
"Baldau, via vico!..."
Kontemplante bluajn horizontojn,
kiuj sin etendas longe, cxirkauen,
mi daure meditadas:
-"Kial naskigxi kaj ekvivi,
por poste, simple morti?
kaj malaperi?
kaj nuligxi!
sed kial sercxi en la misteraj
enirpordoj de l`Posttombo,
se la vivo vibras tie cxi,
en la mondo en kiu ni vivas?!
Cxu estas vivo postmorte,
kiel oni diras,
iu vivo diferenca,
sen putrigxemaj korpoj,
sen pululantaj vermoj,
sen la ostblankaj kranioj...
en mondo pli vibreca,
de lumoj kaj koloroj?!..."
Jes! Mi scias ke iam nepre mi mortos,
sed neniam perdos la esperon,
de iu posttomba vivo,
de l`spirito restanta,
post la malligigo
de l´materia korpo.
Jes, mi mortos ne mortante,
kaj daurigante vivi,
- mi kaj vi cxiuj,
vivados poreterne,
en la senfina spaco
de l´ Universo de Dio!...
Nenhum comentário:
Postar um comentário